cut-error-write-error = eraro dum skribado cut-error-is-directory = Estas dosierujo cut-usage = cut OPCIO... [DOSIERO]... cut-error-delimiter-must-be-single-character = la apartigilo devas esti unu skribsigno cut-error-missing-mode-arg = nevalida uzado: atendas unu el --fields (-f), --chars (-c), aŭ --bytes (-b) cut-error-multiple-mode-args = nevalida uzado: ne povas specifi plurajn el --fields (-f), --chars (-c), aŭ --bytes (-b) cut-error-delimiter-only-with-fields = nevalida enigo: La opcio «--delimiter» («-d») estas nur uzebla por eligi sinsekvon da kampoj cut-error-whitespace-only-with-fields = nevalida enigo: La opcio «-w» estas nur uzebla por eligi sinsekvon da kampoj cut-error-only-delimited-only-with-fields = nevalida enigo: La opcio «--only-delimited» («-s») estas nur uzebla por eligi sinsekvon da kampoj cut-error-delimiter-and-whitespace-conflict = nevalida enigo: Vi povas specifi nur unu el la opcio --delimiter (-d) kaj la opcio -w cut-about = Montri specifitajn bajtajn aŭ kampajn kolumnojn en ĉiu linio el la norma enfluo aŭ enigitaj dosieroj cut-after-help = Ĉiu alvoko devas specifi reĝimon (uzotan por kolumno), sinsekvon (specifantan la eligotajn kolumnojn), kaj datenfonton. ### Specifi reĝimon Uzu --bytes (-b) aŭ --characters (-c) por specifi bajtan reĝimon. Uzu --fields (-f) por specifi kampan reĝimon, je kio iu linio diviĝas en kampojn disigitajn de apartigilo. Ekzemple, por kome disigitaj valoroj, vi povas uzi la komon kiel la apartigilon. ### Specifi sinsekvon Sinsekvo estas grupo de unu aŭ pluraj nombro(j) aŭ inkluzivaj intervaloj apartigitaj de komoj. Ekzemple, cut -f 2,5-7 iu_dosiero.txt montros la 2an, 5an, 6an, kaj 7an kampojn en ĉiu fonta linio. Se la fino de intervalo mankas, tio signifas, ke la intervalo daŭras ĝis la fino de la vico. Ekzemple, cut -f 3- iu_dosiero.txt montros la trian kaj ĉiajn postajn kampojn en ĉiu fonta linio. Se la komenco de intervalo mankas, tio signifas, ke la intervalo komenciĝas ĉe la unua kolumno. Intervalo povas ankaŭ montri unu kolumnon. Ekzemple, cut -f 1,3-5 iu_dosiero.txt montras la unuan, trian, kvaran, and kvinan kampojn de ĉiu fonta linio. La opcio --complement komplementigas la sinsekvon. Ekzemple, cut --complement -f 4-6 iu_dosiero.txt montras la kvaran, kvinan, kaj sesan kampojn de ĉiu fonta linio. ### Specifi datenfonton Se fonta dosiero ne estas specifita, la norma enfluo uziĝas kiel la fondon de montrotaj linioj. Se fonta dosiero estas specifita, la norma enfluo ignoriĝas, kaj ĉiuj dosiero legiĝas laŭ ordo. Se iu fonta dosiero ne sukcese legiĝis, averto estos eligita al la norma erarfluo, kaj la elirkodo estos 1; tamen, cut daŭre tralegos la sekvajn fontajn dosierojn. Por montri kolumnojn el kaj la norma enfluo kaj dosiera argumento, uzu - (streketon) kiel unu el la fontdosieraj argumentoj. ### Opcioj en kampa reĝimo La kampoj en iu linio estas identigitaj per apartigilo. #### Agordi la apartigilon Oni povas agordi la apartigilon por apartigi kampojn en la dosieroj per la opcio --delimiter (-d). Tio ne estas deviga. Se la apartigilo ne estas eksplicita, la apartigilo estos tabeligo. Se la opcio -w estas donita, kampoj estos apartigitaj per ajna nombro de blankspacaj signoj (spaceto kaj tabeligo). La eliga apartigilo estos tabeligo, se ĝi ne estas eksplicita. Nur unu el la opcioj -d kaj -w povas esti donita. Ĉi tiu kromfunkcio devenas de FreeBSD. #### Filtri laŭ apartigilo per opcio Se la opcio --only-delimited (-s) estas donita, montriĝos nur tiuj linioj, kiuj enhavas la apartigilon. #### Anstataŭigi la apartigilon Se la opcio --output-delimiter estas uzata, ĝia argumento anstataŭas la apartigilo en ĉiu montrata linio. Tio utilas por transformi tabelajn datenojn, ekz. por konverti kome disigitajn valorojn (CSV) al tabelige disigitaj valoroj (TSV). ### Apartigiloj de linioj Se la opcio --zero-terminated (-z) estas uzata, cut rigardas \\0 (nulbajton) kiel la finon de linio (kaj por legi liniojn kaj por apartigi montrotajn liniojn) anstataŭ \\n (linifino). Tio utilas por tabelaj datenoj, en kiuj kelkaj ĉeloj povas enhavi linifinojn. Ekzemple, echo 'ab\\0cd' | cut -z -c 1 montros «a\\0c\\0» cut-help-bytes = filtri bajtajn kolumnojn el la eniga fonto cut-help-characters = sinonimo de bajta reĝimo cut-help-delimiter = specifi la apartigan skribsignon, kiu apartigas kampojn en la eniga fonto. Apriore, tabeligo. cut-help-whitespace-delimited = Uzi ajnan nombron de blanka spaco (spaceto, tabeligo) por apartigi kampojn en la eniga fonto (etendaĵo de FreeBSD). cut-help-complement = maligi la filtrilon: anstataŭ montri nur la filtritajn kolumnojn, montri nur la nefiltritajn kolumnojn cut-help-fields = filtri kampajn kolumnojn en la enigita fonto cut-help-only-delimited = en kampa reĝimo, nur montri tiujn liniojn, kiuj enhavas la apartigilon cut-help-output-delimiter = en kampa reĝimo, anstataŭigi la apartigilon en eligotaj linioj per la argumento de ĉi tiu opcio cut-help-zero-terminated = anstataŭ filtri kolumnojn polinie, filtri kolumnojn apartigitajn de nulbajto